Pre­le­goj

Referaĵo por la 78-a IKBE en Kijivo julio 2012

Timo Kuoppala

Referaĵo prezentita en la Ĝenerala asembleo de Eŭropa blindul-unuiĝo en oktobro 2011 en Danio (Fredericia)

Kion donis al ni la norda bonfarta modelo?
Jam en la komenco de lasta jarcento en ĉiuj Nordlandoj troviĝis notinda nombro de malriĉaj homoj, kaj la pozicio da handikapuloj estis ege nekontentiga. Dum oni pli kaj pli vaste komencis pensi pri bonfarto, ankaŭ la pozicio de handikapitoj iom post iom pliboniĝis ĉar la socio komencis pli preni sur sin respondecon pri la situacio de siaj plej malfortaj civitanoj.

Ni opinias, ke rezulte de la norda pensmaniero pri bonfarto ni ankaŭ atingis konsiderinde bonan bazan sekurecon por handikapitoj. Krom sekurecon alireblan al ĉiuj homoj, handikapito ricevas kompenson almenaŭ por parto de la elspezoj kaŭzitaj de lia aŭ ŝia difekteco. Pensia sekureco de homo havanta laboran historion estas bona. Tiel malmultaj de tiuj, kiuj viddifektiĝis dum ilia laborvivo, ne volas reveni al laboro.

Se handikapito volas labori, la socio povas oferti al dunganto subvencion por pagi salajron. Aŭtoritatuloj pri enlaborigo ankaŭ helpas trovi laboron kaj en laboro necesajn teknikajn ilojn – ekzemple akcesoraĵojn kaj programaron por komputilo – senpage por la dungito kaj dunganto.

Moviĝo de unu loko al alia estas problemo por pluraj handikapitoj. Por pliigi eblecojn de fizika moviĝo kaj socia integriĝo publike financiataj transportservoj je diversaj tipoj kaj gradoj disvolviĝis en Nordlandoj. Se handikapito bezonas helpon de alia persono en sia ĉiutaga vivo, ankaŭpor tio haveblas servoj. Kelkaj teknikaj helpiloj, kiuj estas nemalhaveblaj en ĉiutaga vivo – kiel blankaj bastonoj – sed je modera prezo, estas pagataj de la socio, kvankam povas ekzisti limigo koncerne kvanton de aĉeteblaj iloj.

Bona ekzemplo el la kampo de informadikaj servoj estas bibliotekoj de vidhandikapitoj, kiujn longatempe posedis aŭ almenaŭ plene subvenciis la ŝtato. Bibliotekoj servas ne nur la kulturan celon provizante beletran kaj nebeletran literaturon, sed ili ankaŭ certigas havigon de lernolibroj kaj studmaterialoj por viddifektitaj studentoj.

Konklude, ĉu temas pri handikapito ekde sia naskiĝo, ĉu pri iu kiu difektiĝis poste, la sekureca reto de publikaj servoj estas sufiĉe bona. Tio ankaŭ emfazis la ideojn pri socia justeco kaj solidareco inter homoj, kio gravas el la vidpunkto de efektivigo de homaj rajtoj de handikapuloj. Longtempa evoluigo kaj solida kunlaboro kun organizoj de handikapuloj sekurigis bonan kvaliton de servoj kaj eblecon influi ties estontan kvaliton.


Estro de rekapabliga sekcio de Finna Ligo de Vidhandikapitoj (emerito)

Teuvo Ruponen

Prelego dum la 78-a IKBE en Kijivo 2012

Rekapabligaj servoj en Finnlando – defioj kaj ebloj

Rekapabligo celas al restarigo aŭ pliigo de fizika, psika kaj socia agadkapablo. Plej grave estas plifortigi memfidon kaj progresigi kapablon elturniĝi memstare. Subteno fare de samsortanoj kaj eblo identigi sin kun tiuj estas gravaj elementoj en la agado. Inter la celoj estas ankaŭ akcepti la difekton kaj la realan situacion kaj lerni kompensajn lertojn.
Laŭ nuntempa difino, invalideco estiĝas per interagado de la individuo kaj la ĉirkaŭaĵo. Konflikto inter la kapabloj de individuo kaj la postuloj de ties ĉirkaŭaĵo kreas invalidecon. Tiel ne sufiĉas nur rekapabligi la individuon. Oni ŝanĝu ankaŭ la ĉirkaŭaĵon, tiel ke ĝi plej malmulte obstaklas la elturniĝadon kaj partoprenadon de difektita individuo. Socia agadkapablo signifas povon de individuo sukcese agi en diversaj cirkonstancoj kaj esti plenrajta membro de diversaj komunumoj kaj de la tuta socio.

Difekto ankaŭ ne estas samsignifa kun manko de laborkapablo, kiel oni ofte pensas. En medicino oni parolas pri grado de invalideco. Tiam oni rigardas la aferon el negativa vidpunkto, el vidpunkto de perdo: la grado de ĝeno kaŭzata de invalideco estas tiel kaj tiel granda. Rekapabligo aliras la situacion pozitive, baze de ebloj. Estas grave fortigi la propran rolon de la rekapabligato. Viddifekto estas subjektiva sperto, kiun oni ne povas mezuri per ekzakta mezurilo.

Motiviteco helpas en refortiĝo

Rolo de paciento ne konvenas al rekapabligato. En la sanservo oni devas fortigi la motivitecon por rekapabligo kaj komenci la proceson de rekapabligo kiel plej eble baldaŭ post la difektiĝo. Laŭ tiu vidpunkto ne estas bone, se kuracisto konstatas: “Venu denove post unu jaro kaj ni vidos, kion ni povos fari. Eble kuracmetodoj tiam estos progresintaj tiel, ke...” Tia tiel nomata teorio de pajlero malhelpas efike komenci rekapabligon.

La rekapabligata grupo konsistas el blindaj kaj diversgrade viddifektitaj homoj kaj iliaj proksimuloj. Difektiĝo ne estas nur problemo de unuopa persono. Ĝi tuŝas lian aŭ ŝian familion, amikojn kaj kolegojn. Difektiĝo estas kiel ŝtono ĵetita en akvon. En la punkto de falo akvo saltas alten kaj ringoj etendiĝas ĉirkaŭen kaj iom post iom malaltiĝas ĝis kiam, ie for, la akvo ne plu vibras. Same, plej forte la difektiĝon sentas la persono kaj la proksima rondo. Ju pli for oni iras, des malpli la afero tuŝas.

La leĝoj garantias rekapabligon

En Finnlando ekzistas relative bona leĝaro pri rekapabligo. Rekapabligo estas senpaga. La ĉefa respondeco pri aranĝado de rekapabligo restas ĉe la komunuma sanservo. La rekapabligon de viddifektitoj prizorgas en praktiko la grandaj Centraj Malsanulejoj. Escepte, la medicinan rekapabligon de severe difektitaj personoj prizorgas la nacia Institucio de Sociala Asekuro.

Ĝi prizorgas la profesian kapabligon de viddifektitoj. La agadon povas kunfinanci ankaŭ asekuraj kompanioj.

Rekapabligon de viddifektitoj ĉefe, proksimume 90-procente, financas la nacia Institucio de Sociala Asekuro.

La tri ŝtupoj de rekapabligaj servoj

En la rekapabligaj servoj por vidhandikapitoj eblas klare distingi la kutimajn "tri ŝtupojn" de sanservo. En la baza sanservo la rekapabligaj servoj estas blankaj bastonoj kaj magnetofonoj, trejnado en moviĝo kaj instruado de punktoskribo, kaj krome ŝanĝoj en la hejmo de severe handikapitaj personoj. Pere de tiuj oni strebas al plibonigo de agadkondiĉoj en la hejma ĉirkaŭaĵo por tiel malpliigi la ĝenaĵojn kaŭzitaj de difektoj.

La sekvan ŝtupon de rekapabligaj servoj formas la Centraj Malsanulejoj. En ili rekapbligaj servoj por viddifektitoj estas gvidado al rekapabligo, rekapabligo de vidpovo kaj servoj koncerne helpilojn. Parto de ili okazigas ankaŭ moviĝtrejnadon. Helpilojn por pli multekosta medicina rekapabligo financas la komunuma sanservo. Por viddifektitoj temas ekzemple pri legotelevidoj, komputiloj kaj ties programoj.

La trian ŝtupon de rekapabligaj servoj proponas la Finna Ligo de Vidhandikapitoj. La Ligo havas en la ĉefurbo centron de servoj kaj agado nomatan "Iiris", tio estas Iriso. Parto de la rekapabligo por vidhandikapitoj estas tia, ke ĝi ne taŭgas por dislokado regiona aŭ surloka. Tia agado estas koncentrita kiel tasko de la Finna Ligo de Vidhandikapitoj.

La Iris-centro havas sekciojn por rekapabligo de infanoj kaj plenkreskuloj, por enlaborigo, por trejnado pri komputiloj kaj esplorcentron. Por rekapabligo kontribuas ankaŭ trejnejo de gvidhundoj kaj ĝiaj servoj.

Servoj al ĉiuaĝaj

La Finna Ligo de Vidhandikapitoj produktas rekapabligajn servojn por ĉiuaĝaj viddifektitaj klientoj kaj por iliaj familianoj. La servoj konsistas el persona kaj grupa adaptiĝa trejnado, rekapabliga flegado, esploroj pri rekapabligo, trejnado por subteni kaj plibonigi laborpovon, studoj pri bezono de helpiloj kaj trejnado pri uzo de ili kaj servoj rilate al gvidhundoj. Ankaŭ rekapabligo de veteranoj estas aranĝata.

La Ligo de Vidhandikapitoj havas entute 200 dungitojn, el kiuj unu triono laboras en la sekcio de rekapabligo. Rekapabligo de vidhandikapitoj postulas multe da homa laboro. La grupoj degvidataj personoj estas malgrandaj kaj grandparte la gvidado estas tute persona por ĉi unuopulo aparte. Laŭ la naturo de viddifektoj, la gvidado kaj trejnado, ekzemple pri punktoskribo, moviĝado, ĉiutagaj laboroj kaj uzado de helpiloj, okazas unuope, paŝon post paŝo.

Familianoj ĉeestas en rekapabligo

En rekapabligo partoprenu kiel eble plej multe ankaŭ familianoj. Kiam temas pri plenkreskuloj, oni celas, ke ankaŭ la edzo aŭ edzino de nova handikapito ĉeestu parton de la tempo. Por tiuj estas grave scii la efikon kaj celojn de rekapabligo de la proksimulo. Familianoj bezonas sian propran psikan rekapabligon kaj subtenon de samsortuloj.
Ofte oni pensas, ke en rekapabligo temas unuavice pri servo por ĵusdifektitoj. Ĝi tamen havas grandan signifon ankaŭ por tiuj, kiuj jam delonge havas handikapon.

Valoras rekapabligi

En la nuntempa socio pli kaj pli gravas la videbla ĉirkaŭaĵo. Nia socio rapide ŝanĝiĝis el socio de servado al socio de memservado. Bona vidpovo estas bezonata en pli kaj pli multaj taskoj. Jam relative neforta manko en vidkapablo kaŭzas problemojn en laboro, en ĉiutagaj aferoj kaj eĉ dum libera tempo.

Dum oni povis malpliigi plurajn de viddifekto kaŭzitajn problemojn per helpiloj kaj elektrona tekniko, novaj problemaj cirkonstancoj estiĝas rezulte de evoluo de la socio. Tiel la ĝeno de viddifekto forte ligiĝas al tio, kion la ĉirkaŭaĵo postulas de la agadpovo.

Lastatempe oni multe parolis pri la efikeco kaj utileco de rekapabligo. Koncerne vidhandikapitojn, estas prave aserti, ke rekapabligo indas, de vidpunkto de individuo kaj ankaŭ de la socio. Ĉiu eŭro, kiu estas uzata por rekapabligo, malpliigas aŭ prokrastas bezonon de eĉ pli pezaj kaj multekostaj servoj. Je invidua nivelo rekapabligo reflektiĝas kiel pozitiva memstara elturniĝo kaj partopreno en socio. Temas pri rajto de vidhandikapitop al rekapabligo kaj digna kaj bonkvalita vivo.

Rekapabligo estas investo al estonteco. Tiu esprimo enhavas grandan veron de vidpunkto de socio kaj individuo. En praktiko tamen apenaŭ videblas ĉi tia pensado pri investo. La finna registaro parolas pri manko de laborfortoj kaj neceso plilongigi laborkarierojn. Handikapitoj estas resurso de laborforto, kiun oni ĝenerale forgesas. Per ĝustatempa kaj direktita rekapabligo eblas loki plurajn difektitojn en laborvivon. Per rekapabligo eblas subteni laborkapablon de homoj kiuj difektiĝis dum sia labora aĝo kaj tiel grave plilongigi ilian karieron kaj subteni ilian forton labori. De vidpunkto de individuo, rekapabligo subtenas la psikan, socian kaj fizikan agadpovon kaj plibonigas la kapablon memstare elturniĝi en ĉiutaga agado kaj malpliigas bezonon de aliaj servoj.

Malgraŭ decidoj de parlamento kaj evidenta utilo rekapabligo nuntempe ne ĝuas la respekton, kiun ĝi meritas havi. En la nuna premanta ekonomia situacio oni malpliigas ankaŭ rekapabligadon pretekste de ĝiaj kostoj. Rekapabligo estas konsiderata nur kiel elspezoj, ne kiel investo. Eblas ŝpari el rekapabligo, ĉar ne minacas tuja perdo de vivo.

Ŝparemo malhelpas situacion de maljunuloj kun viddifekto

La proporcio de pensiuloj en la loĝantaro en Finnlando estas ĉirkaŭ 15 % kaj la proporcio tutan tempon kreskas. Ju pli longe homoj vivas, des pli ili havas diversajn agadmankojn kaj malsanojn. Ankaŭ viddifekto draste kreskas kiam temas pri pli aĝa homgrupo. Laŭ taksado en Finnlando troviĝas 80 000 vidhandikapitoj, el kiuj 70 000 havas pli ol 65 jarojn. Post 30 jaroj la respektiva nombro estos preskaŭ duobla.
Viddifekto de maljunuloj plej ofte konsistas el diversgrada vidpovo, ne ofte el blindeco. Tio tamen ne malpliigas la gravecon de la problemo.

Ĝis nun la Nordlanda bonfarta socio sukcesis doni moderajn servojn por maljunuloj kaj invalidoj. La situacio tamen estas ŝanĝiĝanta. Ĉiutage ni aŭdas novaĵojn, ke komunumoj eliminas socialajn servojn kaj sanservon t.e. ĝuste tiujn servojn, kiuj servas maljunulojn. Atingebleco de servoj varias multe inter komunumoj.

Niaj leĝoj ebligas rekapabligon kaj havigon de helpilojn ankaŭ por homoj kiuj jam trapasis la laboraĝon, sed en praktiko estas malfacile ricevi tiujn servojn. Por pensiulo, akiri legotelevidilon aŭ komputilon aŭ ricevi rekapabligon estas kiel gajnego en loterio. Eĉ optikajn helpilojn ne ĉiam eblas ricevi, kaj gvidado en uzo de tiuj estas nesufiĉa.

Ankaŭ pere de ŝanĝoj en loĝejo eblas faciligi elturniĝon de viddifektitaj maljunuloj hejme.
Asistado en hejmo fare de komunumo ebligus elturniĝadon. Se eblus ricevi helpon en purigado, asistadon en negocado kaj aliajn servojn rilate al ĉiutaga vivo, vivo en la konata hejma ĉirkaŭaĵo povus daŭri eĉ longe. La fervora ŝparemo de komunumoj tamen estas eliminanta tiujn servojn. Purigado kaj asistado en butikoj ne plu apartenas al la taskoj de trejnitaj hejmaj helpantoj. Tiujn servojn oni devas aĉeti ĉe privataj produktantoj de servoj.
Laŭ esploroj viddifektitaj pensiuloj plejparte estas malriĉaj kaj ili ne povas pagi grandajn elspezojn por publikaj kaj privataj servoj. Tiel kreskas ilia dependeco de volontulaj servoj aŭ helpo fare de familianoj. Tio siaparte diserigas la memfidon kaj deprimas la menson.
Ĉiu vidhandikapito sendepende de aĝo kaj loĝloko rajtas ricevi bezonatan rekapabligon. Bedaŭrinde tiu rajto realiĝos ege malforte.

La eŭro fariĝis ĉioscia konsilisto kaj la merkato faras la decifojn. La Nordlanda bonfarta socio estas rapide malaperanta. Komuna respondeco diseriĝas kaj ĝin anstataŭas malmolaj valoroj. En tiu situacio de invalidorganizoj devas havi atentemon kaj forte labori por gardi la rajtojn.

Tiu laboro bezonas nin ĉiujn.