Ho­no­ro

Omaĝo al Raimo Tanskanen, dir. mus.
- muzikisto, komponisto, pedagogo, estro de korusoj

Raimo Tanskanen naskiĝis en Polvijärvi 26.3.1937. Fininte la blindullernejon en Kuopio li kune kun amikoj Arvo Karvinen kaj Aatu Moilanen vojaĝis suden al Helsinki por trovi sian lokon en la socio. Ili laboris tage, studadis vespere kaj kantis en diversaj okazaĵoj. Ekde de la lernejaj jaroj en la blindullernejo ili kantis kune. En 1955 Raimo trapasis en la universitato de Helsinki la ekzamenon de hum. kand. kaj sekvan jaron en Sibelius-Akademio la ekzamenon de musikinstruisto.

Ekde transloĝiĝo de la familio al Pomarkku en la komenco de la 80-jaroj, Raimo gvidis lokajn korusojn, instruis en pianludado kaj kantado semajnfine anstataŭis preĝejan kantiston/orgeniston.

Por Raimo la brajla skribo havis ege gravan signifon en laboro, studoj kaj hobioj. Kiel profesia muzikisto brajlaj muziknotoj estis kondiĉo por lia sukcesa kariero. Ekde la tempo en Helsinki Raimo kopiis brajlajn muziknotojn.

Post la sukcesa venko en konkurso de komponaĵoj en 1970 li pli aktive komponis. Pluraj korusoj prezentas liajn kantojn.

Koncerto honore al Raimo Tanskanen

En majo okazis en Helsinki la tradicia printempa koncerto de korusoj Kontrapunkti kaj Karelia sub gvido de dir. cant Arto Joutsimäki. Honore al Raimo la duono de la koncerto konsistis el liaj komponaĵoj. Bele sonis la kantado akompanita per piano, gitaro, trumpeto kaj tenorsaksofono. Kontrapunkti-koruso estis fondita 1975 kiel rezulto de muziktendaroj iniciataj de Raimo. Ankaŭ Raimo, Aatu kaj Arvo kantis en ĝi, nun nur Aatu.
Memore al la jubilea jaro, centjara sendependeco de Finnlando la koncerto finiĝper la solena Finlandia-himno de Jean Sibelius.

Raimo ne ĉeestis la koncerton, sed geamikoj honoris lin en marto per provdisko de liaj komponaĵoj.
En la fino de la kuranta jaro estos publikata disko de ĝis nun ne publikigitaj komponaĵoj de Raimo.

Ritva Sabelli