His­to­rio

Historio de la Esperanto-movado inter la blinduloj 1888-2015. Ligo Internacia de Blindaj Esperantigistoj (LIBE), Keuruskopio Oy, 2-a eldono 2016. 334 p. 50 fotoj

La tri unuaj volumoj de la blindulesperantista historio aperis en brajlo en 1972, 1981 kaj 1990. Tiuj ĉi volumoj, verkitaj de Joseph Kreitz (Germanio), Raymond Gonin (Francio), Rudolf Krchñák (Ĉeĥio) kaj Attila Varró (Hungario), kovras la agadon ĝis 1939. Por ke la pere de Esperanto starigita internacia kunlaboro inter blinduloj iĝu konata pli vaste, la Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) decidis eldoni la verkon ankaŭ platskribe kaj kompletigi ĝin per la postmilita agado. La kvarvoluma vidulskriba historio inter la samaj kovriloj estas rezulto de internacia volontula kunlaboro, kiu komenciĝis en la jaro 2009. La brajlajn volumojn prilaboris: Jiří Jelínek (Ĉeĥio), Anatolij Masenko (Rusio), Martin Meyer (Svislando) kaj Attila Varró. Pluraj blinduloj kontribuis per scioj kaj fotoj por la nova verko, kompilita de Ritva Sabelli, asistantino de Arvo Karvinen (Finnlando).

La ruĝa fadeno de la enhavo estas biografioj de eminentaj diverslandaj aktivuloj inter blindaj esperantistoj. Dezirinde estas, ke la libro aperu nacilingve por atingi la grandan publikon. Pere de tradukoj de la verko LIBE celas disvastigi konon de la Esperantokulturo inter vidhandikapuloj.


Blinduloj proprigis al si Esperanton frue

Blinduloj kuraĝe partoprenis kune kun vidantaj amikoj en ĉiujaraj Universalaj Kongresoj de Esperanto (UK) ekde la komenco de la dudeka jarĉento. Tiatempe Esperanto estis la sola fremda lingvo instruata en blindullernejoj. Ekde de la jaro 1904 aperanta revuo "Esperanta Ligilo" estis grava informilo kaj kontaktilo. Krome ĝi normigis la esperantan brajlon. La unua Internacia Kongreso de Blindaj Esperantistoj (IKBE) okazis samloke kaj samtempe dum la UK en Prago 1921. Tiuj virinoj kaj viroj, kiuj en Prago decidis fondi internacian Esperanto-organizaĵon de vidhandikapuloj, ne povis antaŭsenti kiel gravan kunlabor-unuiĝon ili kreis por progresigi akireblon de informoj kaj plibonigi socialajn cirkonstancojn de vidhandikapuloj en la nacia kampo en Eŭropo, Japanio kaj nord-Ameriko. Post finpolurado de la propono la sekvan jaron en Helsinki, la statuto de la Universala asocio de blindul-organizaĵoj estis akceptita en Nürnberg 1923. Post kelkaj struktur- kaj nomŝanĝoj, la nuna nomo estas Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) ekde la jaro 1951.

Mondvasta kunlaboro per Esperanto

En la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj Esperanto funkciis kiel komuna lingvo inter blindulorganizaĵoj. Blindulestroj partoprenis en esperantokongresoj kaj peris al kongresanoj sciojn kaj spertojn pri porblindulaj servoj. Al Esperanto oni povas atribui la meriton pri funkciigo de la mondvasta kunlaboro inter blinduloj kaj blindul-organizaĵoj. La kunlaboro progresigis la celojn de naciaj blindul-organizaĵoj en kreado de servoj al vidhandikapuloj. Tiam oni parolis en Esperanto-kongresoj pri samaj temoj, kiujn pritraktas nuntempe la kunvenoj de la Eŭropa-unuiĝo (European Blind Union) kaj la Monda Blindul-unuiĝo (World Blind Union): edukado, enlaborigo, aliro al informado, sociaj cirkonstancoj, integriĝo al la socio ktp.

”--- neniu povas kontesti, ke niaj kongresoj donis multajn konsilojn kaj impulsojn al gvidantoj de la blindulafero tiele, ke jam antaŭ 1939 estis metita la fundamento, sur kiu post la milito estis konstruata la moderna sociala blindulprizorgado nun aplikata preskaŭ en ĉiuj kulturaj landoj de nia terglobo." Joseph Kreitz

"Imagu, jam antaŭ cent jaroj niaj pioniroj kreis per Esperanto internacian komunumon de viddifektitoj. Per la eldono de la historia verko ni respektas la laboron de niaj pioniroj." Arvo Karvinen, prezidanto de LIBE 2009 - 2011

Bv. legi pli en la libro kaj aĉĝpor vendado aŭ donaco al vidantaj amikoj. Mendu ĉe steleto [at]pp.inet.fi aŭ Ritva Sabelli, Pietarinkatu 10 D 27, FI-00140 HELSINKI, FINNLANDO